KRISTANA MISIO EN ESPERANTO

Ligoj

Untitled Document


Libroj

Untitled Document





Bildoj

Untitled Document

 

 

KRISTANA MISIO EN ESPERANTO

Evangeliaj kristanoj...

Kiu ni estas - kio ni estas?

Nia intenco kaj celo?

Nia intenco kaj celo estas glori Dion kaj laŭdi Liajn farojn kaj per panrompado kaj trinkado el la kaliko rememori la lastan vespermanĝon de Jesuo (Luk 22,14-20; 1 Kor 11,23-26) kaj lian oferon sur la kruco kaj lian releviĝon el la mortintoj, kiel li mem nin surtaskigis. Ni volas vivi laŭ la ordonoj de Dio kaj sekvi la modelon de Lia Filo Jesuo Kristo, kiu estas nia nura instruisto kaj estro (Mat 23,8-10), por ke ni per lia promeso al tiuj, kiuj lin kredas, heredu la Dian Regnon; ni volas tion ĉi ankaŭ anonci al tiuj, kiuj ankoraŭ ne aŭdis la anoncon aŭ ĝin ankoraŭ ne akceptis. Por tion atinĝi, ni kredas kaj vivas la kredon en Jesuon Kriston kiel la nura peranto inter la homo kaj Dio (1 Tim 2,5). Nia intenco estas nin mem komplete disponiĝi al Jesuo kaj varbi por Jesuo laŭeble multajn homojn, por ke ili fariĝu infanoj de Dio kaj ke ili havu certecon pri sia savo (1 Joh 5,13; Ago 26,18-19).

Kiu kaj kio ni estas?

Ni estas disĉiploj de Jesuo Kristo, kredantaj en Dio-Patron, Dio-Filon kaj Dio-Sanktan Spiriton, kiel Dio sin montras en la kreita mondo, en la homa konscienco, sed plej perfekte en la vorto de Dio, do en Lia ununaskita Filo (Heb 1,1-2; 4,12; Rom 1,19-20), homiĝinta en la persono de Jesuo Kristo - kaj en la per li inspirita revelacio, publikiĝita en la Sankta skribo, Biblio, el kiu ni prenis instruon pri nia kredo kaj sur kiu ni fundamentas nian vivon laŭ la kredo kaj en la eklezio.

(La vorto "eklezio" venas el la greka vorto ekklesia kun signifo: kunveno de vokitaj - nur duarange ĝi signifas la kredinstitucion de la kristanoj. Kiel vera eklezio de Kristo povas validi nur tiu, kiu strikte respektas lian instruon, kiel ĝi estas revelaciita en la Biblio. Ĝi ne prenas sin por savopova, sed nur kiel peranto de bona mesaĝo de Kristo, kiel medio de komuna glorado de Dio kaj anoncado de Lia vorto.)

Kion kaj kiamaniere ni kredas?

1. Ni kredas, ke ekzistas unu Dio en tri personoj: la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito.
2. Ni kredas, ke Dio, kiu kreis la mondon kaj en ĝi la homon kaj ĉiujn aliajn vivestaĴojn, sin komplete revelaciis al la homo per sia Vorto, kiu fariĝis homo venante en la mondon, por savi la homojn. La homoj falis per la peko de Adamo en heredan pekon kaj tiel defalis de Dio kaj ili el propra rekono kaj volo ne povas saviĝi kaj reveni al sia Kreinto. El la amo al la homoj Dio-Patro oferis sian propran ununaskitan Filon pro la pardono de pekoj kaj savado de la homoj (Joh 3,16).
3. Ni kredas, ke la veran kredon oni povas akiri el la predikado, kiu venas el la vorto de Kristo (Rom 10,17). La vorto de Kristo estas skribita en la Biblio, por kiu ni kredas, ke ĝi estas en sia tuto inspirita de Dio (2 Tim 3,16). Ni samtiel kredas, ke la Skribo estas en sia tuto vera kaj senerara (Joh 17,17).
4. Ni kredas, ke nia naturo post la peko de Adamo falis el la stato de senkulpeco, kiu al la unua homparo malfermis la senperan aliron al Dio. Tiel ni kredas laŭ la Biblio, ke ne vivis senpeka homo (1 Joh 1,8) krom Jesuo, la vera homo kaj la vera Dio, kaj tiamaniere ni ĉiuj meritas poreternan punon (Rom 6,23), sed samtempe ni kredas, ke ni ricevis la gracan donacon de eterna vivo en Kristo, nia Sinjoro, ĉar ni en lin kredas kaj ne pro niaj religiaj aŭ moralaj klopodoj.
5. Ni kredas, ke la savo troviĝas ekskluzive en Jesuo kaj per li (Ago 4,12). La Sinjoro mem en sia interparolo kun Nikodemo diris ankaŭ al ni, ke neniu povas vidi la ĉielan regnon, krom se naskita denove, desupre (Joh 3,3). La novnaskiĝo en la spirito kaj en la akvo estas atingebla per penta rekono de propraj pekoj en intima interparolo kun Dio kaj per akcepto de la kredo en Jesuon Kriston kiel la nura peranto kaj savanto (Joh 14,6). Estas al ni garantiite, ke se ni proprabuŝe rekonas, ke Jesuo estas la Sinjoro kaj se ni en nia koro kredas, ke Dio lin relevis el la mortintoj, ni akiris la savon (Rom 10,9). Tiel la homo ne povas akiri sian savon per siaj faroj kaj meritoj, per sia "boneco", moraleco aŭ liturgiaj ritoj, kutimoj kaj tradicioj. Ni havas la savon kiel la donacon de Dia graco kaj de la ofero de Jesuo kaj lia morto sur la kruco (Efe 2,1-10; Gal 2,16-21). La formulo de nia kredo estas Biblio + 0; la instruojn kaj religiojn, kiuj la Biblion prenas per selekto, ĝin falsifas, private eksplikas per homa saĝo, ĝin reduktas, relativigas, simboligas aŭ al ĝi aldonas fontojn, kiuj ne havas Dian sigelon (tradicio, koncilioj, eklezia instruistaro, "papo", apokrifoj, privataj revelacioj, "profetoj" ktp., ni ne povas agnoski kiel partojn de la eklezio de Kristo. Tiel ni resumas nian kredon laŭ la formulo de Marteno Luther en latina lingvo:

Sola gratia (nur la graco)
Sola fides (nur la kredo)
Sola scriptura (nur la Skribo)
Solus Christus (nur Kristo)

 

 

La eklezio de Kristo

Ni evangeliaj kristanoj estas per nia kredo en Jesuon Kriston kaj per nia individua kaj komuna legado kaj studado de la vorto de Dio, per aŭskultado de predikoj; per propra kaj komuna adorado de Dio vorte kaj kante, per propra kaj komuna preĝado kaj per panrompado kaj kalikpasigado membroj de la universala eklezio, fondita de Jesuo Kristo. Ni realigas nian apartenon al la eklezio en lokaj aŭ partaj eklezioj kaj komunumoj, kiuj konsistigas la universalan eklezion de Kristo. La unueco estas donita per la komuna kredo en Jesuon Kriston kaj per akcepto kaj realigado de lia instruo, sed ne per subjungiĝo al iu por ĉiuj deviga institucio, hierarkio kaj disciplino. Tial ni povas aparteni al la sama kristana eklezio sub diversaj nomoj kiel "eklezio de fratoj", "baptistoj", "pentekostanoj", "evangelia komunumo", "protestantoj", "reformitoj", "metodistoj" ktp. - sed ni tamen, ĉar ni kredas Kriston la kapo kaj la nura estro de tiu komuna eklezio, vivas en unueco kun Kristo, en kiu estas la nura vera kaj de Dio postulata unueco (Kol 1,17). La senditeco de la eklezio estos finita per la dua alveno de Kristo, kiam li forprenos sian eklezion en la ĉielon kaj per ĝi, aldonante ĉiujn resurektintajn el tiuj, kiuj endormiĝis en la Sinjoro, revenos sur la teron en sia reĝa brilego kaj povo. La homo ne povas esti plena kristano en daŭra izoleco (1 Kor 12-13), tial estas lia tasko post sia konvertiĝo serĉi konvenan biblifidelan eklezion aŭ komunumon, baptiĝi por plenumi la ordonon de Kristo kaj antaŭ homoj atesti pri sia kredo kaj partopreni en kreda vivo kaj misio de sia komunumo, kiel parto de la universala eklezio.

La vivo en Kristo

La vivo de kristanoj okazas en daŭra atestado por Kristo senpere per misia anoncado al idolanoj kaj senkredantoj, kaj malrekte per sia sanktigata vivo en akordo kun la volo de Dio kaj kun la ordonoj de Jesuo (Tit 2,11). Tio signifas rezigni pri la mondaferoj - ne en la senco esti izolita for de la homa socio aŭ en la senco de religia strangeco kaj nenormaleco, sed en la senco de absoluta prioritato por la Sinjoro kaj lia instruo antaŭ la atendoj de la mondo. La vera kristano, kiu samtempe ĉiam estas libere kaj konscie konvertiĝinta homo, ja la kristanan kredon oni ne povas heredi aŭ ĝin "lerni" aŭ esti de ĝi oktroita aŭ eĉ nur esti en ĝi administre registrita, ĝuas la fruktojn de la tero kaj de homa laboro en akordo kun la modelo de Kristo; sed li malakceptas orientigon de sia vivo per materiaj bonaĵoj, mono, gloro, renomo kaj laŭdo fare de la mondo. Li ĉiam, kiel la ordono de la Sinjoro, serĉas unue la aferojn de la ĉiela regno kaj de ĝia justeco - kaj apude li dankeme akceptas ĉion, kio laŭ la promeso de la Sinjoro estas al li aldonita (Mat 6,33). Kaj el tio, kion li ricevas, li dividas inter tiuj, kiuj la helpon bezonas. Li konscias, ke lia korpo estas la viva templo de la Sankta Spirito (1 Kor 3,16-17) kaj ke li kiel kredanto estas la viva konstruŝtono (1 Pet 2,5) en la konstruaĵo de la eklezio de Kristo. Tial li atentas ne makuli sin per malpermesitaj ĝuoj, speciale per substancoj, kiuj la homon sklavigas (alkoholo, narkotaĵoj, nikotino). Li akumulas sian trezoron en la ĉielo, kie ĝi ne estas je dispono al rabistoj kaj parazitoj (Mat 6,19-21). La vivo de la kristanoj konsistiĝas kaj plenumiĝas per bazaj vivtaskoj kaj misioj, kiajn Dio taskigis jam al la unuaj du homoj en paradizo: esti fekundaj, plenigi la teron kaj ĝin kontroli (1 Mos 1,28), per tasko de laŭdado kaj adorado (1 Kor 10,31) de Dio per vorto, kantado kaj muziko kaj aliaj artoj, per faroj inspiritaj de amo kaj mizerikordo, per individua kaj komuna preĝado, per partopreno ĉe diservoj kaj ekleziaj aranĝoj kaj agadoj, per varbado por Jesuo kaj atestado antaŭ la mondo. Koncerne ĉion-ĉi la kristanoj atentas la vortojn kaj avertojn de Jesuo, ke ni ne preĝu kiel paganoj per recitado (Mat 6,7), sed ke ni persone kaj sincere interparolu kun Dio, esprimante al Li niajn petojn kaj dankojn (Ef 6,18). Kristano ne estas tiu, kiu pretendas esti perfekta kaj plenumanta la volon de Dio, sed tiu, kiu agnoskas al Dio sian neperfektecon kaj nepovon plenumi Lian volon, sed kredi en Lian Filon, kiu por ni ĉiuj estas perfekta kaj perfekte plenumis la Leĝon. Kristano unuflanke ĵetas siajn zorgojn (1 Pet 3,7) sur Kriston kaj vivas senzorgan vivon sub protekto de Dio - sed aliflanke li estas ĉiam preta suferi pro Kristo kaj lia evangelio (1 Pet 1,6), foje ankaŭ disponigi sian liberon, sanon, havaĵon kaj finfine vivon. Atestado pri la kredo kaj por Jesuo okazu ĉiam en amo kaj ĝentilo, kiel rekomendas la apostolo (Kol 4,6). Kompilis V.O.

 
 
Hejmen | Kiu Ni Estas | Niaj Fontoj | Ligoj | Predikoj | Demandoj & Respondoj | Bulteno | Sitemap | Redaktoroj
Izdelava spletnih strani | Produktite kaj formite de: Fresh Marketing, Sinej Hlastan s.p.